r/Esperanto • u/DrYarok • 19h ago
Ludo Emocioj en Esperanto 4-a parto: timemo
Hacuno miko estas timema
r/Esperanto • u/DrYarok • 19h ago
Hacuno miko estas timema
r/Esperanto • u/RaravisGame • 5h ago
Saluton!
Ni faris la ludon „Rara birdo“ (https://raravis.app/eo), ĉiutagan vortludon en Esperanto. Ĉiun tagon estas ses demandoj, ĉiu kun multaj ĝustaj respondoj, ekzemple „Nomu insulon en Mediteraneo“. Se vi skribas „Sicilio“, vi ricevas malmulte da poentoj, ĉar multaj skribas la samon. Se vi skribas „Ĝerbo“, vi verŝajne estas la sola. Ju pli malofta la respondo, des pli da poentoj. Fine vi vidas, kion respondis la aliaj.
Proksimume kvinono de la demandoj temas pri Esperanto mem (Zamenhof, la UK, originala literaturo, vortfarado), la ceteraj pri la tuta mondo. Krome estas la litero de la tago, privataj grupoj por amikoj („birdaroj“) kaj du niveloj por lernantoj.
Je la nivelo por fluaj parolantoj la supersignoj gravas: se vi skribas „jurnalo“, la ludo petas vin tajpi „ĵurnalo“. Vi povas tajpi ilin ankaŭ per x (jx) aŭ h (jh).
La ludo nun estas senpaga, funkcias en la retumilo, kaj konto ne necesas. Ĝi ekzistas en dek lingvoj, kaj ĉiu lingvo havas siajn proprajn demandojn, ne tradukitajn.
Ni verkas kaj kontrolas la demandojn kun helpo de artefarita inteligento, kaj la ludo ankoraŭ estas beta-versio, do verŝajne ankoraŭ ne ĉio funkcias senprobleme. Se vi trovos eraron, lingvan, faktan aŭ teknikan, skribu ĉi tie, kaj ni korektos ĝin.
r/Esperanto • u/EternaKrokodilanto • 26m ago

En nia lingvo, ni nomas nian landon per la vorto Belarusj, kio ne estas samradika kun la vorto Rusio en nia lingvo. Ankau ekzistas suficxe trigera por ni nomo kiu sonas kiel "Belorussija" uzata foje en la rusa lingvo kaj ofte traktata kiel malrespekto al la lando kaj gxia sendependeco, ekde 1991 oficiale tiu vorto ne plu estas uzata en iuj oficialaj dokumentoj en la rusa, en la angla ankau Byelorussia estis sxangxita al Belarus, estis oficiala peto de la sxtato al UN akcepti la nomon Belarus por cxiuj oficialaj lingvoj, kvankam en multaj lingvoj tiu nomo daure estas uzata. En Esperanto tamen estas grava problemo por tia aliro, cxiuj landonomoj havas la finajxon -io au -ujo, la oficiala nomo gxis nun restas "Belorusio" kiu venas el la rusa lingvo kaj ecx en la rusa lingvo jam farigxis malnova, mi trovas tion stranga ke Esperanto restas pli konservema ol la angla au ecx ol la rusa konservante la fremdan, fakte koloniisman skribon de la nomo, estus pli logike sxangxi la skribon al "Belarusio", tamen tio ne solvas la problemon ke homoj povas kompreni la nomon Belarusio kiel Bela Rusio, tio povus venigi al la malgxustaj opinioj pri la lando kaj helpi al imperiisma propagando de la nuna Rusio, la cxefa celo de tiu sxangxo en la angla de Byelorussia al Belarus estis fari klaran distingon inter la du landoj, kiel eblus efektivigi tion en Esperanto? Iuj homoj, kiuj interesigxis pri Esperanto demandis al mi "kial la lando nomigxas Belorusio sed ne Belarus?" gxis nun mi ne havas la respondon kaj solvon por cxi tiu problemo. Teorie eblus uzi la nomon Belarusjo (belarusja lingvo, belarusjanoj ktp) gxi estas pli proksima al la originlingva sono, sed por Esperanto aspektas iom strange, en iuj tekstoj mi renktontis la vorton "Rusjo" por la antikva sxtato ekzistanta en orientslava teritorio dum la frua mezepoko. sed gxi estas rara kaj dauxre aspektas strange por Esperanto.
Alia radiko, kiun mi trovis estas la radiko ruten' , en vikipedio ekzitas la artikolo pri historiaj rutenoj, rutena lingvo kaj pri la karpataj rutenoj (unu el la etnoj de ukrainio), en la franca lingvo dum la komenco de la 20a jarcento estis uzataj vortoj "Ruthenie Blanch" "Blanchruthenie" au "Belaruthenie" cxefe de politikaj emigrantoj. Teorie la formo Blankrutenio au Belarutenio(belarutenoj, belarutena, belarutene) en Esperanto sonus pli nature ol Belarusjo kaj malaperus la miksigo kun Rusio, tamen gxi sonas pli malsimila al la originala nomo.

Kion vi pensas pri tio?
Cxu akcepteblas uzi la nomon, kiu sence estas pli akurata, sed fonetike pli fora de la originlingva nomo?